Paul Bairoch | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de julio 1930 en Antverpeno |
Morto | 12-an de februaro 1999 (68-jaraĝa) en Ĝenevo |
Lingvoj | angla • hebrea • jido • flandra • franca |
Ŝtataneco | Svislando (1983–1999) Israelo Belgio ![]() |
Alma mater | École pratique des hautes études Libera Universitato de Bruselo (1834-1969) ![]() |
Familio | |
Infano | Amos Bairoch ![]() |
Okupo | |
Okupo | historiisto ekonomikisto ![]() |
Verkoj | Q51879661 |
Paul BAIROCH (24a de Julio 1930 en Antverpeno – 12a de Februaro 1999 en Ĝenevo) estis unu el la grandaj post-militaj historiistoj pri ekonomiko kiu specializiĝis en tutmonda ekonomika historio, urba historio kaj historia demografio. Li publikigis aŭ kunverkis pli ol du dekduoj da libroj kaj ĉirkaŭ 120 fakajn artikolojn.
Paul Bairoch serĉis pere de kvanta, empiria esplorado de historiaj tendencoj por pridemandi kaj defii multajn kredojn kiuj estas nuntempe ĝenerale akceptataj en ekonomiko (vidu partikulare lian verkon Economics and World History: Myths and Paradoxes), inter kiuj: la ideo ke libera komerco historie kondukis al periodoj de ekonomia kresko; ke formovi el libera komerco okazigis la komencon de la Granda Depresio; kaj ke la koloniaj potencoj en la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj riĉiĝis ekspluatante la riĉojn de la Tria Mondo.